Saltu al enhavo

Serbia Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbia Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1910
Antaŭe Olimpika Komitato de Serbio kaj Montenegro vd
Lando(j) Serbio vd
Sidejo Beogrado, Serbio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Serbia Olimpika Komitato (serbe Олимпијски комитет Србије, Olimpijski komitet Srbije) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Serbio. Ĝi kreiĝis en 1907 kaj estis internacie agnoskita en 1912. Kvankam ĝi reagnoskiĝis en 1953, fakte la komitato ekde la 1-a mondmilito ne plu havis funkcion. Ekde 1920 ĝis aprilo 2006 ekzistis la Jugoslavia Olimpika Komitato kaj poste ĝis junio 2006 la Olimpika Komitato de Serbio kaj Montenegro, la serbia komitato, kiu denove sendis sportistojn al la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, de la Internacia Olimpika Komitato (NOK) konsideriĝas la rekta posteulo de tiuj du organizaĵoj. Kiel NOK, la Serbia Olimpika Komitato celas subteni serbajn atletojn, sporton en Serbio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Serbio, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]